Bonvenon en la retejon de INEIT MUCON (novigajxoj por instruado en la informteknologioj per informilaro kaj komunikretoj)


Choose your language /
Choisissez votre langue /
Elektu vian lingvon

danskdeutschellenikaenglishespañolsuomifranšaisitalianonederlandseportuguessvenskaesperanto

bulgarianceskipolskiromânslovensky
davvisámegiella (north saami)valencià


Celoj: la tema reto INEIT MUCON entute celas koncepti, disvolvi kaj disdoni per interreto kursojn pri sciencoj kaj teknologioj de informado kaj telekomunikado (Electrical and Information Engineering en la angla) je universitata nivelo kaj mezuri ilian efikecon. La cxefa ideo konsistas el disvolvo de la pedagogiaj rimedoj kaj ilia disdono uzante ekzemplojn venantajn el la sekvaj kampoj:


Organizado: Tiu laboro estis proponita kaj realigita sub la respondeco de EAEEIE (European Association for Education in Electrical and Information Engineering - Euxropa Asocio por instruo pri sciencoj kaj teknologioj de informado kaj telekomunikado). La projekto INEIT MUCON ligas proksimume kvindek partoprenantajn universitatojn el la tuta Euxropo. Tiun projekton financis tiuj instruejoj kaj ankaux la euxropa komisiono kadre de la programo pri temaj retoj SOCRATES.


Rezultoj: kadre de tiu projekto, ses "pakoj" de la tema reto (TNP) disvolvigxis. Kunlaborado inter pluraj geinstruistoj kaj gesercxistoj el diversaj universitatoj en Euxropo estigxis kaj pludauxros. La pakoj de la tema reto konceptigxis sub la respondeco de la geinstruistoj kaj gesercxistoj kaj estis disvolvataj de la finaj uzantoj: la studentoj, kadre de programoj de intersxangxoj de studentoj inter la partoprenantaj universitatoj. Plej multaj TNP (pakoj) estas proponataj en pluraj lingvoj, por faciligi ilian disdonon en plurkultura medio.
Tiuj klerigaj fontoj disponeblas sur la retejo de la EAEEIE kaj estas libere atingeblaj de la instruejoj, de la universitatuloj kaj de la studentoj. La partoprenantoj de la tema reto INEIT MUCON incitas la studentojn kaj la fakulojn de la kampoj Sciencoj kaj Teknologioj de Informado kaj Komunikado uzi tiujn TNP kaj cxefe informi nin returne pri iliaj rimarkoj kaj komentoj (por tio plenigota demandaro estas disponebla) cele plibonigi la kvaliton kaj konstrui komunan euxropan kursvicon en EIE (Electrical and Information Engineering / Sciencoj kaj Teknologioj de Informado kaj Komunikado).


Se vi klakas cxi-tie, vi povas ekhavi mapon lokalizantan la kunlaborantojn kiuj disvolvis la pakojn de la tema reto.





Dankon al Johano-Luko THIBIAS kaj Johano-Marko THIRIET pro la esperanta traduko.